László Márk
Etoso
László Márk | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Márk László |
Naskiĝo | la 25-an de aprilo 1944 en Versend (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
László Márk [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Márk László estas hungara operkantisto, oratorikantisto (tenoro), ilustristo.
László Márk [1] naskiĝis la 25-an de aprilo 1944 en Versend.
Biografio
[redakti | redakti fonton]László Márk frekventis artan gimnazion en Pécs, poste li akiris diplomon en filio de Muzikakademio de Budapeŝto en Pécs en 1967. Ekde la sekva jaro li apartenis al armea koruso, poste en koruso de Hungara Radio. Inter 1980 kaj 1984 li kantadis operojn en operejo de Erfurt, poste en Nacia Teatro (Pécs), fine inter 1986 - 1992 en Nacia Teatro (Szeged). Li estis gastokantisto de Budapeŝta Ŝtata Operejo kaj Operetoteatro (Budapeŝto). Li ofte ilustras librojn. Li havas edzinon.
El lia repertuaro
[redakti | redakti fonton]- Giuseppe Verdi: Rigoletto – Borsa
- Georges Bizet: Carmen — Remendado
- Johann Strauß (filo): Die Fledermaus – Alfred
- Wolfgang Amadeus Mozart:
- Die Zauberflöte – Tamino, Monostatos
- Don Giovanni – Don Ottavio
- Così fan tutte – Ferrando
- Ferenc Lehár: A víg özvegy (opereto) - Rosion
- Donizetti: Don Pasquale - Ernesto
- Franz von Suppé: Boccaccio — Leonetto
- diversaj oratorioj
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografieto kun foto Arkivigite je 2016-10-09 per la retarkivo Wayback Machine
- [2]
- [3]
- [4]